Job 5

1Voku do! ĉu iu respondos al vi? Kaj al kiu el la sanktuloj vi vin turnos? 2Malsaĝulon mortigas la kolero, Kaj sensenculon pereigas la incitiĝemeco. 3Mi vidis malsaĝulon, kiu enradikiĝis, Kaj mi malbenis subite lian loĝejon. 4Malproksimaj de savo estos liaj filoj; Oni disbatos ilin ĉe la pordego, Kaj neniu ilin savos. 5Lian rikoltaĵon formanĝos malsatulo, El inter la dornoj li ĝin prenos, Kaj soifantoj englutos lian havaĵon. 6Ne el la polvo eliras malpiaĵo, Kaj ne el la tero elkreskas malbonago. 7Sed homo naskiĝas por suferoj, Kiel birdoj por flugado supren. 8Sed mi min turnus al Dio, Kaj al Li mi transdonus mian aferon; 9Al Tiu, kiu faras grandaĵojn, kiujn neniu povas esplori, Mirindaĵojn, kiujn neniu povas kalkuli; 10Kiu donas pluvon sur la teron Kaj sendas akvon sur la kampojn, 11Por starigi malaltulojn alte, Ke la afliktitoj leviĝu savite. 12Li detruas la intencojn de ruzuloj, Ke iliaj manoj ne plenumas sian entreprenon. 13Li kaptas la saĝulojn per ilia ruzaĵo; Kaj la decido de maliculoj fariĝas senvalora. 14En la tago ili renkontas mallumon, Kaj en tagmezo ili palpas, kiel en nokto. 15Li savas kontraŭ glavo, Kontraŭ la buŝo kaj mano de potenculo Li savas malriĉulon. 16Al la senhavulo aperas espero, Kaj la malboneco fermas sian buŝon. 17Feliĉa estas la homo, kiun punas Dio; Kaj la moralinstruon de la Plejpotenculo ne malŝatu; 18Ĉar Li vundas, sed ankaŭ bandaĝas; Li batas, sed Liaj manoj ankaŭ resanigas. 19En ses malfeliĉoj Li vin savos; En la sepa ne tuŝos vin la malbono. 20En tempo de malsato Li savos vin de la morto, Kaj en milito el la mano de glavo. 21Kontraŭ la vipo de lango vi estos kaŝita; Kaj vi ne timos ruinigon, kiam ĝi venos. 22Dum ruinigo kaj malsato vi ridos; Kaj la bestojn de la tero vi ne timos; 23Ĉar kun la ŝtonoj de la kampo vi havos interligon, Kaj la bestoj de la kampo havos pacon kun vi. 24Kaj vi ekscios, ke paco estas en via tendo; Vi esploros vian loĝejon, kaj nenio mankos. 25Kaj vi ekscios, ke grandnombra estas via idaro Kaj via naskitaro estas kiel la herbo de la tero. 26En maljuneco vi iros en la tombon, Kiel envenas garbaro en sia tempo. 27Vidu, ni tion esploris, kaj tiel ĝi estas; Atentu tion, kaj sciu tion.

Copyright information for Esperanto